Balotrajto sen agxlimo

Eltirajxo el la "ofte prezentataj demandoj kaj la respondoj de la K.R.Ä.T.Z.Ä.-anoj

Kial vi reklamaciis pro via balotrajto?

Unue, ni postulas nian balotrajton, cxar ni opinias, ke cxiu rajtas povi kundecidi. CXiuj homoj koncernitaj de decidoj devas havi okazon kundecidi. Homoj malpli ol 18-jaraj gxis hodiaux ne havas tiun eblon.

Tial ni opinias ankaux, ke la interesoj de infanoj estas nur nesuficxe konsiderataj en la parlamento.

Dua grava punkto estas nia intereso diskuti la temon «Balotrajto – kial nur ekde 18-jareco?» publike. Kiam oni fine ekparolos pri tio, klarigxus ankaux, ke oni ne prenas infanojn vere serioze. Temas do ankaux pri niaj bazaj rajtoj, kaj ne nur pri la baza rajto je kundecidado. Nia subtenanto-listo montras, ke ankaux elstaraj personuloj subtenas nian aferon.

Ekde kiu agxo oni rajtu baloti?

La postulo en nia grupo por infanaj rajtoj K.R.Ä.T.Z.Ä. estas balotrajto sen agxa limigo. Tio signifas: CXiu, kiu volas, rajtu baloti. Same kiel ne ekzistas legxa diskriminado surbaze de la hauxtkoloro, sekso, religio aux pro handikapoj, ankaux pro agxo ne ekzistu tia.

Demokratio signifas, ke neniu estas ekskludata: unu homo – unu vocxo. Pro tio estas fiksita en la legxo la «gxeneraleco» de la elektoj.

CXu ankaux beboj iru al la balotejo? Tio ja ne eblus.

CXiam denove oni alparolas nin pri tiu punkto, kelkfoje moke. Kredeble la plimulto de malgrandaj infanoj ne iros vocxdoni. Temas pri rajto kaj ne devigo. Kaj ankaux la nekapablo de homo partopreni la elektojn ne devus – senkonsidere pri ties agxo – konduki al tio, ke oni krome forprenas de li la rajton je tio. Difini novan agxlimon ekzemple cxe 5-jareco ne povus esti pravigita principe kaj restus nedemokratia, ecx se ekzistus iuj gepatroj, kiuj per iaj artifikoj eluzas la vocxon de sia bebo. Laux la sama maniero ankaux nun okazas de tempo al tempo cxe maljunaj homoj, ke iu alia faras por ili la kruceton – kvankam tio estas strikte malpermesita.

Ni opinias, ke per la demando pri la beboj oni deturnas la atenton de nia baza homrajta ideo.

Kial la reklamacio ne estis allasita je formala proceso?

Konstituciaj reklamacioj kontraux «legxo aux alia ago de la suverena potenco» devas esti venigitaj al la kortumo ene de unu jaro post konatigxo de la precizaj stipuloj de la legxo. Benjamin kaj Rainer devintus do reklamacii jam longe antaux sia naskigxo. Ke tio ne eblas, estas klare. Sed evidente tio egalas al la konstituciaj jugxistoj. Nia advokato pridubas la gxustecon de tiu decido, cxar laux art. 19(4) de la konstitucio la vojo de jura procesado devas esti malferma al cxiu, kies rajtoj estas atencitaj.

Oni tamen ne kontrauxstarigis al la enhavoj de nia postulo ion ajn.

Kion vi nun faras por atingi vian balotrajton?

La 12an de februaro 1998 la kverelanto pro infanaj rajtoj Robert Rostoski (16-jara) formale reklamaciis kontraux la distrikta oficejo de Mitte, kiu ne enskribis lin en la registro de balotantoj okaze de la parlamentaj elektoj. Lauxbezone ni trairos cxiujn instancojn, gxis ni denove alvenos al la Federacia Konstitucia Kortumo. Ni cxirkauxiras per tiu procedo la templimon de unu jaro. Tiam la kortumo estos devigita rilatigi sin al nia postulo enhave.

CXu vi kredas, ke gejunuloj suficxe intime konas la politikon por scii, por kio ili vocxdonas?

Kion efektive signifas «koni intime la politikon»? Vocxdoni signifas ja: mi elektas iun, kiu plej bone reprezentas miajn interesojn.

Kaj la stilo de la politiko kredeble sxangxigxus okaze de sxangxo de la pribalota juro. Infana balotrajto signifas nome por la plenkreskuloj transformi sian pensadon: politikistoj devas vere peni kaj tiel verki siajn balotprogramojn kaj antauxelektajn paroladojn, ke infanoj povu kompreni ilin.

Cetere, ankaux multe da plenkreskuloj neniel intime konas la politikon, sen ke oni pro tio malatribuus al ili la balotrajton. Kiu volus entute difini, kio estas la esenco de politika prijugxkapablo? Ecx se ekzistus testo pri politika jugxkapablo, gxi ne kondukus al rigidaj agxlimoj.

CXu vi ne opinias, ke infanoj estas multe tro facile influeblaj?

CXiuj homoj konstante influas sin reciproke. Kaj en tiu senco gravas, ke infanoj kaj cxiuj aliaj homoj estas influeblaj, cxar alie elektoj, aux almenaux balotkampanjoj, estus plene superfluaj.

Kompreneble ekzistas la dangxero, ke oni estas intence false informita. Ankaux al maljunaj homoj, eble jam seniligxintaj, tio povas facile okazi; oni tamen ne forprenas de ili la balotrajton pro tio. Versxajne infanoj ecx estas mezume pli altgrade influeblaj kaj pli facile manipuleblaj ol plenkreskuloj. Tio rezultas i.a. de tio, ke multaj antauxe faris tre malmulte da politika pensado. Kial ja? Ili gxis nun ne havis kialon por tio, cxar oni cxiukaze ne pridemandis ilin.

En cxiu kazo la partioj ne tiel facile sukcesos pli mensogi al infanoj ol al plenkreskuloj, cxar tiujn mensogojn la kontrauxpartio senvualigas, kaj per tio rezultas perdo de vocxoj por la mensogula partio. En tiu kunteksto cxiam revenas en nian kapon la fabelo pri la «novaj vestajxoj de la imperiestro», en kiu devis unue veni infano por fini la tutan mensogecon. La plenkreskuloj kun sia tuta vivsperto lasis sin «influi» de la mensogulo...

En la kazo de bezono oni devus reguli la balotkampanjon anstataux forpreni de infanoj la balotrajton.

Per elektoj cxiukaze nenio sxangxigxas – oni ofte diras.

Unue, ecx tio ne estus kial por ekskludi infanojn. Kaj due, ni premisas, ke la partiaj programoj sxangxigxus favore al la infanoj, ecx cxe konstanta procenta proporcieco de la diveraj partioj.

Kial vi ne faras agadojn rilate al la balotrajto por eksterlandanoj?

Kompreneble, ni estus la lastaj, kiuj protestus kontraux balotrajto de eksterlandanoj. La balotrajto por la negermanoj, kiuj havas la mezan punkton de sia vivo cxi tie, devus esti fakte memkomprenebla en demokratio, same kiel la infana balotrajto. Sed ekzistas interesorganizajxoj, kiuj okupigxas pri tio, kaj ni por la komenco proparolas niajn rajtojn.

Kiumaniere vi trafis al la temo balotrajto?

De 1992 ni de K.R.Ä.T.Z.Ä. kunestas kiel grupo, kaj ni jam faris diversajn agadojn kaj eldonis diversajn materialojn. Ekzemple la afisxo «Kion ni trovas malgxusta je la lernejo», la aboco de infanaj rajtoj KinderRÄCHTzwiebel aux la balotprogramo de la moskitoj en la teatrajxo de la GRIPS-teatro Die Moskitos sind da! [«Alvenis la moskitoj!»]. CXiam temis pri principaj rajtoj por infanoj. CXie ni devas akiri la sperton, ke ni havas malmulte da ebloj kundecidi. Krome, ni estis cxe cxiaj imageblaj arangxoj kiel la infanaj pintkonferencoj aux infanaj parlamentoj. GXuste tiuj arangxoj estis ofte alibio por iu politikisto; veraj sxangxoj aux efektiva kundecida rajto ne ekzistis. La lernejon ekzemple ni ne povas sxangxi per afisxo, lernejana konsilio aux ecx per infanaj parlamentoj, sed nur, kiam ni vere povos baloti pri tiuj aferoj.